Kadrush Radogoshi
LA ROZO DE EŬRIDIKO
Belulino vestita per figfolio,
antaŭ ol vi silente demetu
viajn baladajn formojn,
haltu — kaj aŭskultu vian Orfeon.
Vi estas ĝardeno, spiranta someron,
kie fruktoj maturiĝas en dolĉa atendo,
kie floroj malfermiĝas ĝis vertiĝo
kaj la aero ebriiĝas je aromo.
En la plej intima centro de via estaĵo
staras la ruĝa rozo —
viva, pulsanta —
la sola enirejo al la paradizo de la vivantoj.
Nur ĝiaj petaloj rajtas vesti mian korpon,
kiam mi vekas la liron
kaj la kordoj tremas sub miaj fingroj,
dum mi fluigas la danĝeran kanton
kiu senarmigas la korojn de virinoj
ĝis la kvar direktoj de la horizonto.
Sur la lito sternita de floroj
mi perdiĝas en via ruĝa rozo,
en via blanka rozo,
en via purpura rozo.
La rozo de la rozoj min konsumas
sur la lito saturita de floroj kaj spiro.
Kiel abelo mi enfalas en la sinon de via rozo;
tie interne mi ludas mian arĝentan liron kaj kantas.
Tie rido moliĝas en murmuron.
Tie kisoj ekbrulas.
Tie krioj dissolviĝas en ekstazon.
Tie mi ne estas Kupido, nek Amoro.
Apolono — tute ne.
Mi estas nur Orfeo, nuda en sia kanto,
volvita en la sino de via rozo,
Eŭridiko.
Tradukis: Bardhyl Selimi




























Leave a Reply